
Pasintan majon okazis la 3a Tutmonda KER sesio en diversaj landoj; la meksikaj urboj Monterrey, Nuevo León kaj Tecámac, Estado de México partoprenis ĝin per kandidatoj de la tri eblaj niveloj: B1, B2 kaj C1.
Komence de la pasinta monato, la ekzamena komisiono sendis rezultojn al la ekzamenitoj kaj la trasdono de atestiloj al homoj de landoj, kiuj partoprenis tiun sesion estis dum la 99a Universala Esperanto Kongreso okazinta en Buenos Aires, Argentino. La fina transdono de la dokumento al la sukcesintoj estos kadre de Meksika Esperanto Federacio.Dum tiu 99a UK aliaj samlandanoj profitis la okazon fari sian KER-ekzamenon.
Ni gratulas ĉiujn, kiuj ĉijare kuraĝis fari KER sed ĉefe tiujn kiuj trapasis ĝin.
Per la 3a Tutmonda kaj tiu lasta sesio en Argentino aldoniĝis aliaj kvin meksikanoj, kiuj atestis siajn konojn farante aŭ kompletante ambaŭ tipojn de la plej alta nivelo en Esperanto, C1 parolan kaj skriban. Ili estas:
Carlos Hernández Loarca
Mario Morales de la Torre
Joaquín Rosillo Vega
Martin Schäffer kaj
Guadalupe Vega Acosta.
GRATULON al ili kaj DANKON al ĉiu, kiu ebligas la okazigo de tiom grava evento en Esperantujo, ĉefe al la iniciato kaj senlaca kunlaboranto Katalin Kováts.
Pli ampleksa raporto pri tio vi povos vidi ĉe: http://edukado.net/novajhoj?id=482
* Verkita de Mallely Martínez, foto prenita de edukado.net