Multlingvismo en San Luis Potosí, 7an de septembro
Duolingo San Luis Potosí kaj Koi Language Learning organizis la rondan tablon “Multlingvismo en SLP” kadre de la Internacia Tago por Alfabetigado, kiun aktive partoprenos David López Rueda, sekretario de Meksika Esperanto Federacio. La evento okazos hispane, tamen oni parolos pri la rilato inter Esperanto kaj multlingvismo kune kun tiaj rilatoj de la naŭatla kaj la franca lingvoj en ĉi tiu regiono de la lando.
Kiam? Sabaton la 7an de septembro, je la 19ah.
Kie? en la kulturdomo "Bicentenario y Centenario de la Nación", Calle Blas Escontria no.64, Soledad de Graciano Sánchez, San Luis Potosí.
La eventopaĝo troviĝas ĉe: https://www.facebook.com/events/373433769993633/ , en kiu vi povas skribi dubojn kaj komentojn pri la afero.
Partoprenu kaj kundividu la informojn al kiuj povus interesiĝi pri la afero. ¡¡Ni atendas vin tie!!