Ni ekvojaĝu al Muzeo de la Fervojistoj, 11an de februaro, CDMX*
Jam estas februaro, tamen neniam malfruas por bondeziri, do feliĉan 2023! Ni komencu la renkontiĝojn de la jaro per vojaĝiga invito; jen la plano:
Ni renkontu nin sabate, la 11an de februaro je la 13a:30h en la Metrobus-stacio Auditorio, direkto Indios Verdes. Ĉu vi jam vojaĝis per la du-etaĝa Metrobuso? Ni tion faros! La vojo estos tra la bela avenuo Reforma, kaj nia fina celloko estos la “Museo de los Ferrocarrileros” (Muzeo de la Fervojistoj), en “La Villa”. La kosto de la Metrobuso estas nur $6.00 (meksikaj pesoj).
Ni vizitos tiun muzeon! La muzeo estas malgranda, sed bela kaj interesa. Ĝia adreso estas:
Alberto Herrera s/n kaj Aquiles Serdán
Col. Aragón La Villa
Gustavo A. Madero
La vizito al muzeo estas senpaga, atentu, ke ni planas eniri la muzeon je la 14a:30h.
Post vizito al la muzeo ni promenos iom tra “La Villa” kaj iros manĝi ĉe VG Pizza, kiu troviĝas en la sama kvartalo kaj proksime al la muzeo, en Moctezuma 40. Tie, manĝo por unu homo kostas proksimume $100.00 (meksikaj pesoj).
Ni pasigu agrablan tagon kaj komencu novan aventuron!
* Organizas: MEF, respondecas: Víctor Sombra.