Ni informu pri Esperanto en internacia etoso en Querétaro*
ESPERÉTARO invitas vin partopreni kun ni en la 10a Festivalo de Eksterlandaj Komunumoj en Querétaro, ĝi okazos inter la 28a de aprilo kaj la 1a de majo en la stadiono “Corregidora”, oni atendas la viziton de pli ol 70mil homoj.
Kion ni faros? Specife en vendredo, la 28an de aprilo, ni disvastigos Esperanton donante skribajn kaj buŝajn informojn en tia kultura okazaĵo, en kiu partoprenos amaso da lokanoj sed ankaŭ fremduloj de tre diversaj landoj.
Ĉu vi pretas akompani nin? Perfekte! Atentu ke ni renkontiĝos en la biblioteko Gómez Morin je la 13ah. por kune iri tien. Se eblas, vestu vin per iu Esperanta t-ĉemizo por tiri la atenton de niaj viktimoj kaj ne forgesu kunporti 25 meksikajn pesojn por via enirejo al la stadiono.
Ĉu duboj, demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org aŭ voku al 442 3525 330
Ni parolu, praktiku sed ankaŭ kundividu Esperanton!
* Verkis: Mallely Martínez M. Organizas: Carlos Hernández L.