Ni promenu en la Centro de Tlalpan, sabate la 1an de julio!*

Saluton al ĉiuj amikoj de la kulturo kaj aventuro! Ni invitas vin partopreni nian venontan renkontiĝon en la bela kaj inspira Casa de la Cultura "Frissac". Ĉi foje por komenci nian aventuron ni ĝuos la belecon de la domo kaj ekspoziciojn kiuj estos en ĉi tiu trezora loko, kiu lokiĝas en Tlalpan.

Ni renkontiĝos sabate, la 1an de julio 2023 je la 12a horo en la enirejo de la Casa de la Cultura "Frissac", kies adreso estas: Moneda s/n, Tlalpan Centro, Tlalpan, Meksikurbo. Ĉi tiu renkontiĝo estos oportuno por esplori kaj aprezi la belecon kaj kulturon de la loko kaj praktiki Esperanton, indas mencii, ke la eniro estas senpaga. Post la vizito, ni ankaŭ povos eksplori la proksimajn placojn de la centro de Tlalpan kaj viziti la merkaton.

Ni instigas vin esti pretigitaj por la varmo kaj konsilas havi kun vi protektilon kontraŭ la suno, akvon, ĉapelon kaj komfortajn ŝuojn por sperti agrablan tagon.

Ni antaŭdankas vin pro via partopreno kaj kunhavigu ĉi tiun inviton al viaj amikoj kaj familianoj!

Ĝis baldaŭ!

* Organizas: MEF, respondecas: Víctor Sombra.

 

Categorías: