Select language

Nova rekmetoda kurso de Esperanto senpage elŝuteblas*

Esperanto-kurso

La aplikaĵo por lerni Esperanton, kiun Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis, jam senpage elŝuteblas ĉe Google-butiko (https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto) kaj estas trovebla ankaŭ ĉe pli simpla plusenda adreso: www.iei.nl/apo.htm. Ĝi estas bazita sur la tre konata Esperanto-kurso "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček.

Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro kaj kiam oni klakas au tuŝas la tekstojn de la kurso, oni tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.

* Prenita de “Gazetaraj Komunikoj de UEA #614”.

Categorías