Okazos KER ekzamenoj en CDMX fine de novembro 2022*

Jes, ja! Ni pretas denove partopreni en la Tutmonda Ekzamena Tago, kiu okazos en diversaj urboj de la mondo fine de novembro ĉijare. Kiel konate tiuj ekzamenoj troviĝas ene de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

En la ĉefurbo de Meksiko la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Do ni invitas la homojn partopreni kaj en preparkursoj al ekzameniĝo kaj, kompreneble, en la ekzameno mem.

Informoj pri kursoj bv. iri al sekva ligo: Kursoj - KER Ekzameno

Informoj pri ekzamenoj sekvas jene:

Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: https://edukado.net/alighilo?id=2022TU-MXME 

Gravaĵoj:

  • Se vi volus partopreni sed vi ne scias je kiu nivelo vi troviĝas, bv. kontakti nin por sendi al vi modelajn testojn.
  • La fina limdato por aliĝi estas en la 3a de novembro 2022.
  • Legu atente la aliĝilon kaj skribu klare ĉiujn petitajn informojn.
  • Vi mem devas elekti la nivelon, memoru ke eblas fari nur skriban parton je nivelo “B1”, “B2”, "C1" aŭ “C2”.
  • En la aliĝilo sur la spaco “kotizo”, vi devas skribi 15 EUR por la nivelo B1, 17 EUR por B2, 19 EUR por C1 aŭ 25 EUR por C2.
  • En la parto: “pagebloj” post la indiko “alia” skribu: “Mi pagos per loka organizanto”.

Pri kotizoj:

Nivelo B1: $550.00

Nivelo B2: $600.00

Nivelo C1: $650.00

Nivelo C2: $800.00

  • La kotizo estas en meksikaj pesoj kaj inkluzivas la aliĝon al la ekzameno, logistikajn kaj administrajn kostojn.
  • Bv. deponi aŭ ĝiri la monon al la sekva konto kaj tuj informu nin pri tio.

Banko HSBC

Konto: 6210150191

Nome de Mallely Martínez Mateos

Clabe: 021180062101501918

  • La limdato por pagi estas la 3an de novembro 2022, kiu ĝis tiam ne pagis la kotizon, ŝia/lia aliĝo al la sesio nuliĝos.
  • Eblas mondonaci kaj tiel apogi personojn, kiuj deziras fari la ekzamenon sed ne povas pagi la tutan kotizon.

Dato kaj horaro de la sesio:

Sabate, la 26an de novembro 2022, ankoraŭ ni devas konfirmi ekzaktan horon, bv. esti atenta pri niaj komunikadoj aŭ aktualigo de informoj en tiu ĉi spaco.

Daŭro de la ekzameno:

Por nivelo B1: 2 horoj.

Por nivelo B2: 3 horoj.

Por nivelo C1: 4 horoj.

Por nivelo C2: 3 horoj kaj 30 minutoj.

Pri ekzamenejo:

La ekzameno okazos en la Esperanta Domo, en San Pedro de los Pinos. Homoj kiuj aliĝos kaj pagos la ekzamenon ricevos la ekzaktan adreson rekte.

Se vi havas dubojn, bv. kontakti nin, skribu al estraro©esperanto-mexico.org (ne forgesu anstataŭi @ kontraŭ ©) aŭ sendu WhatsApp mesaĝon al 5514753963

Partoprenu, KAPTU LA ŜANCON havi atestilon pri viaj konoj de Esperanto kaj apogu la nacian kaj internacian movadojn!!!!!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondeculoj por la sesio de CDMX: Mallely Martínez kaj Araceli Aguilar.

Categorías: