
Ni ĝojas inviti vin festi kun ni la jam tradician "Paralelan Universon 2024" en la bela japanstila parko Masayoshi Ohira. Ni preparis kelkajn interesajn aktivecojn por vi, do ne perdu ĉi tiun okazon!
Dato: Sabate, la 17an de aŭgusto 2024.
Horo: Je la 11ah 30.
Loko: Parko Masayoshi Ohira, kiu troviĝas en Corredores ĉe angulo kun Country Club, Churubusco, Coyoacán, Meksikurbo. La metrostacio plej proksima estas “General Anaya”.
Jen la provisora programo:
11:30-12:30 Pikniko kaj kuketo pro rememori la pasintan tagon de esperanto.
12:30-14:00 Turnireto de tabloludoj (ŝako, “unu” kaj aliaj, kiujn la ĉeestontoj kunportu)
14:00-15:00 Ralio.
15:30-15:40 Grupa foto.
15:40-16:00 Irado al proksima restoracio (laŭvola).
16:00 - … Manĝado en restoracio(laŭvola).
Bonvolu kunporti:
- Vian lunĉon por tagmanĝeti kune komence de la evento.
- Maton aŭ kovrilon por sidiĝi sur la herbon (laŭvola).
- Sunkremon, ĉapelon kaj akvon por protekti vin kontraŭ la suno / varmo (rekomendinda).
- Tabloludojn.
- Monon por pagi vian konsumon en restoracio, en la kazo ke vi kuniros.
Ni antaŭĝojas renkonti vin kaj kunfesti tiun ĉi specialan tagon kune! Bonvolu konfirmi vian partoprenon, sendante mesaĝon al 55 3784 2401 aŭ al la grupo en Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo” , ĉefe por atendi vin kaj informi al vi se estas ŝanĝoj en nia renkontiĝo.
Ĉiuj estas bonvenaj, do kunportu viajn amikojn kaj familianojn por ĝui la tagon!
Ĝis tiam!!!
* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra.