Printempan tagon en Xochimilco, dimanĉe la 10an de aprilo*
Ĉu vi ŝatus partopreni en via unua ĉeesta Esperanta renkontiĝo? Aŭ eble ne estos la unua sed ĉu vi jam sopiras renkontiĝi denove kun geamikoj? Certe printempe estas bona! Ni vizitu grandan renovigitan parkon kies nomo estas “Parque Ecológico Xochimilco”.
Tie ni povos viziti muzeon, rigardi la lagojn, florojn kaj birdojn, babili, ripozi, ludi. Estus tre bona ideo lupreni ian boateton, “trajinera”n, aŭ biciklojn, do se vi volas fari tion bonvolu ne forgesi kunhavi iom da mono. Ankaŭ kunportu akvon kaj vian pretigitan manĝaĵon aŭ monon por manĝi tie! Eblas manĝi piknike aŭ en restoracio.
Ĉu vi pretas? Ni vidiĝos dimanĉe, la 10an de aprilo, matene je la 10a horo en la granda korto kiu troviĝas tuj post la enirejaj turnkrucoj.
La parko troviĝas en: Anillo Perif. 1, Ciénega Grande, Xochimilco, Meksikurbo. Vi povas atingi ĝin per busetoj kiuj iras el metrostacio “Constitución de 1917” al “El Vergel”, kaj de tie oni devas marŝi 20 minutojn, aŭ de la metrobusstacio “Calzada del Hueso” marŝi dum 30 minutoj.
Pli da informoj pri la parko vi povas trovi ĉe: http://data.sedema.cdmx.gob.mx:8081/areasnaturalesprotegidas/index.php/parque-ecologico-de-xochimilco
Faru ion novan! Ni ĝojus vidi vin! Skribu al 5537842401 se vi havas dubojn.
* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Miguel kaj Gabriel Zúñiga.