Renkontiĝo en Mérida, Yucatán. 10an de julio je la 15ah.

Ni invitas ĉiujn komencantojn, parolantojn de Esperanto kaj homojn, kiuj interesiĝas pri interkultura komunikado al renkontiĝo, kiu okazos sude de la lando, en Mérida, Yucatán.

La rendevuo estas en dimanĉo, la 10an de julio je la 15a horo en la restoracio de la hotelo “María del Carmen”, kiu troviĝas en:

Strato 63 #550 x 68 kaj 70

Centro

Mérida, Yucatán

Kompreneble la renkontiĝo ne havas ajnan koston, tamen ĉiu pagos sian konsumon.

Profitu la eblon praktiki la lingvon, koni eksterlandajn esperantoparolantojn, ekscii pri novaĵoj, kiuj okazas en Esperantujo nacie kaj internacie.

Ĉu vi havas demandojn, dubojn? Bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendi mesaĝon al 55147 53963

BONVENON!

 

Categorías: