Renkontiĝo en Parque Hundido, ĉefurbo de Meksiko, 13an de novembro*

Post longa paŭzo, ni tre ĝojas anonci ke ni persone renkontiĝos en la ĉefurbo de Meksiko, ni prenos kiel pretekston la viziton de kara kolombia kunlaboranto kaj E-instruisto de pluraj el niaj meksikaj gelernantoj, Doniben Jimenez.

Kiam? En venonta sabato, la 13an de novembro je la 11ah, meksikcentra horo (UTC -6)

Kie? En la infanaero de “Parque Hundido”, kiu troviĝas en Av. Insurgentes Sur s/n, Extremadura Insurgentes, Benito Juárez, CP. 03740, ĉefurbo de Meksiko, metrobusa haltejo “Parque hundido”.

Kiuj? Ĉiuj estas invitataj kaj memoru ke komencantoj ĉiam estas tre bonvenaj.

Atentu! Ni petas vin kunporti viajn proprajn trinkaĵojn kaj lunĉon, vian nazbuŝmaskon kaj, kompreneble, multe da emo por pasigi tre agrablajn momentojn kune.

Kaj por tiuj, kiuj ne povos persone ĉeesti, ni invitas vin saluti nin pere de zoom, ni estos konektitaj inter la 12a kaj 12a20 (UTC-6). Jen la ligo:

https://us02web.zoom.us/j/89099527386?pwd=VHJwRXArTk9xYzJFRm1HUXJ6NnhTUT09

uzantnomo: 890 9952 7386

pasvorto: hundido

Se vi havas dubojn aŭ demandojn bonvole skribu al 55 3774 2474

Estos kiel ĉiam plezuro (re)vidi vin!

* Organizas: MEF. Respondecas: Miguel Zúñiga.

 

Categorías: