Meksika renkontiĝo kun amikoj el malproksime
Saluton, karaj homoj!
Septembro alvenas kun bonaj novaĵoj! Tri samideanoj vizitos Meksikurbon dimanĉe, la 15an de septembro: Temas pri brazilano, kiu amas Meksikon kaj du malnovaj amikoj el Guadalajara.
Ni babilu, rerenkontu nin kaj pasigu agrablan tempon kun ili dum tagmanĝo je la 14a horo en la restoracio de la Hotelo María Regina.
La hotelo troviĝas en Río Lerma 31, col. Renacimiento, Cuauhtémoc, Meksikurbo (la ligilo estas Hotelo María Regina ) .
Kiel ekzemplo de kosto, en la restoracio kvar-tempa menuo kostas $280 (meksikaj pesoj), sen trinkaĵoj, tamen estas aliaj malmultekostaj pladoj kaj ankaŭ eblas simple trinki kafon aŭ manĝi deserton. La loko estas trankvila, alloga kaj centra.
Bonvolu konfirmi vian partoprenon, sendante mesaĝon al 5537842401 aŭ al la grupo en Whatsapp “Renkontiĝoj Meksikurbo”.
Ĉu vi pretas krii kun ni “Vivu Meksiko”? Do ek al festado de la Meksika sendependeco kune kun amikoj!
Akompanu nin!
* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra.