Jam someras kaj ĉisemajne estos la Esperanto-Tago, do ni festu ĝin kune! Ni renkontiĝu persone kaj babilu kun novaj kaj malnovaj amikoj.
Kiam? vendrede, la 29an de julio, je la 17a horo.
Kie? En la Esperanta domo, kiu troviĝas proksime de la metrostacio San Pedro de Los Pinos.
Kial? Por festi kune la Esperanto-tagon, profiti la ŝancon praktiki la lingvon kaj pasigi agrablan tempon kune.
Kiuj? Ĉiuj rajtas partopreni, komencantoj, niaj karaj gelernantoj, spertuloj pri la lingvo, ktp. Indas mencii ke la renkontiĝon partoprenos prezidantino de MEF, Mallely Martínez, kaj eĉ eksterlandanoj: Doniben Jiménez, prezidanto de la Kolombia Esperanto Ligo kaj kanadano Andy Blair.
Ni ankaŭ celas tiam plani venontan aranĝon por partopreni aktive en Paralela Universo 2022 (iru al https://paralelauniverso.com se vi ne konas pri kio tio temas), do, pensu pri via plej ŝatata ideo!
Kion kunporti? Bonan humoron kaj, se vi tion ŝatas, tablo-ludojn.