Select language

Sabataj konversaciaj kursoj por niveloj B1 kaj B2*

Konversaciaj kursoj

Ĉu vi atingis mezan nivelon de Esperanto, sed mankas al vi praktiko? Ĉu vi ŝatus plibonigi viajn aŭskultkomprenan kaj parolan kapablojn? En tiu kazo aliĝu al sabata konversacia kurso por mezniveluloj, kiu okazos inter la 30a de januaro ĝis la 3a de aprilo 2021.

Ni havos du grupojn kaj horaro estas laŭ la meksikcentra tempo (UTC -6):

Nivelo B1: Sabate inter la 10a kaj 11a30h.

Nivelo B2: Sabate inter la 12a kaj 13a30h.

Aliĝilo troviĝas ĉe: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeHrfe2aHo7gwinf1N901LMaL6BIMPECTfk28FbEN1gPrsheg/viewform?vc=0&c=0&w=1&flr=0

Partopreno en la kurso kostas 350.00 (tri cent kvindek meksikaj pesoj). Bv. fari deponon aŭ elektronikan ĝiron al:

  • Banko HSBC, konto: 6284087436 je la nomo de Morayma Martínez Mateos, kasisto de MEK,

Clabe: 021180062840874362

  • en OXXO: Banco HSBC, kartonumero 4213 1660 9757 3608
  • en la konto de MEF ĉe UEA: mefa-h

Eblas pagi pere de PayPal, tamen vi devas aldoni 10% pro malkleraĵoj de la enterpreno kaj, eventuale, la monŝanĝo de aliaj valutoj. Bv. eniri en vian konton kaj peti ĝiri monon al kasisto@esperanto-mexico.org

Post pago de kotizo bv. sendi la skanaĵon aŭ ekrankopion de pagpruvilo.

Atentu ke pro la karaktero kaj celo de la kurso, ni akceptos tre limigitan kvanton da partoprenantoj, la limdato por aliĝi kaj pagi estas en la 25a de januaro aŭ kiam la grupoj pleniĝos.

Ĉu vi havas dubojn, demandojn? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org aŭ sendu whats app mesaĝon al +52 5514753963.

Ĝis do tre baldaŭ!

* Organizas: Meksika Esperanto Federacio.

Categorías