Select language

Subtenu nin

Estas pluraj manieroj subteni nin:

Nia laboro estas konstanta, kaj ni estus ege dankemaj, se vi povus helpi kaj subteni nin.  Vidu sube, vi povus fariĝi volontulo, ekaktivi en via propra urbo, kaj/aŭ subteni nin finance – ĉiuj viaj helpoj estos tre bonvenaj!

Fariĝu MEFmembro

Se vi interesiĝas membriĝi en la Meksika Esperanto Federacio unu vi devas scii, ke ekzistas pluraj kategorioj por membroj, tiuj kategorioj havas kotizojn ekde po $50.00 meksikaj pesoj ĝis po $200.00 meksikaj pesoj jare. Kiam vi fariĝas membro de la MEF, krom apogi la internacian lingvon vi certe ricevos aldonajn avantaĝojn. 

Se vi estas membro de la Meksika Esperanto Federacio vi helpas al la movado de Esperanto en Meksiko kaj la mondo!

Subtenu nin finance

Nia laboro dependas de la financaj kontribuoj de malavaraj esperantistoj. 

Se vi havas eblon kaj volas, vi povas finance subteni nin en iu el la sekvaj manieroj:

1) Banka deponejo / banka translokigo
Banko HSBC
Bankokonto 6284087436
Nomo Morayma Martínez Mateos
Clabe 021180062840874362
2) Depono ĉe OXXO
Banko HSBC
Karto-numero 4213 1660 9757 3608
3) Kontribuo per PayPal
Banko HSBC
Retpoŝto kasisto@esperanto-mexico.org

 

Bv. nepre informi la kasistinon pri la sendo de kontribuo al kasisto@esperanto-mexico.org aŭ per whatsApp al +52 5514753963.

Se vi havas iujn problemojn aŭ demandojn, vi ĉiam estas bonvena kontakti nin. Ni anticipe dankas vin pro ĉiu via kontribuo.

Donacu librojn

Donacante librojn, dokumentojn aŭ aliajn materialojn rilatajn al Esperanto vi povos helpi pliriĉigi nian kolekton de libroj en Esperanto, por ke ni povu uzi aŭ disponi ilin por instrui la lingvon.

Kunlaboru kun ni

Se vi interesiĝas kunlabori kun ni kaj aktive partopreni, via helpo estas bonvena. La Meksika Federacio de Esperanto, kiel senprofita civila asocio, bezonas subtenon de homoj, kiuj interesiĝas pri disvastigado de Esperanto, por formi teamon, kiu povas kontribui atingi la celojn de la MEF el malsamaj aliroj.