Venonta IJK okazos en Badajoz, Hispanio*

Tiun ĉi jaron la Internacia Junulara Kongreso (IJK), unu el la plej ŝatataj eventoj de esperantoparolantoj, okazos en Badajoz, Hispanio de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto. La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo pretiĝas por ricevi centojn da homoj junaj, ĉu nur aĝe aŭ kore, celante ke la partoprenantoj travivu amuziĝon, amikiĝon, interkulturon, lernadon, ktp. en etoso, kiu ebligas interŝanĝojn de ideoj, kutimoj kaj gustoj. 

Genro kaj egaleco estos la ĉefa temo de la evento, tamen la programo estos tre riĉa kaj diversa, vi povos ĝui plurajn aktivecojn kiel prelegojn, atelierojn, ekskursojn, ludojn, kulturaĵojn, ktp.

Do, se vi deziras profiti la ŝancon ne nur interkonatiĝi kun homoj interesiĝataj pri pli justa interncia komunikado sed ankaŭ koni belegajn lokojn kiel la iberan duoninsulon, iru al Badajoz!

Vi povas viziti la oficialan retpaĝon de la 74a IJK por informiĝi pli pri gravaj kaj necesaj rilataj aferoj: http://ijk2018.tejo.org/  aŭ iri al la evento en facebook, en kiu oni ankaŭ publikigas novaĵojn: https://www.facebook.com/events/464065477281229/

Badajoz kaj la juna esperantistaro atendas vin!

* Verkis: David López R.