Vizito al Museo del Estanquillo, sabate la 5an de novembro*
Saluton meksikurbanoj kaj esperantistoj de aliaj lokoj! Certe vi jam sopiras praktiki Esperanton kaj kunvivi denove, ĉifoje ni iru al la centro de la urbo por viziti alian muzeon, temas pri la “Museo del Estanquillo”, kiu enhavas grandan kolekton de Carlos Monsiváis pri artaĵoj kaj kulturaĵoj pri la urbo kaj Meksiko. Ĉi tiu muzeo troviĝas en Isabel la Católica 26, Centro, Cuauhtémoc, ĉefurbo de Meksiko. La rendevuo estos sabate, la 5an de novembro je la 11:00 atm, ni atendos 10 minutojn en la enirejo, se vi venas poste, serĉu nin ene. La vizito al muzeo estas senpaga!
Post la vizito de la muzeo certe ni estos malsataj… do ni manĝos vegetaranan bufedon! La restoracio troviĝas tre proksime, en Motolinia 31, ĉiu pagos siajn manĝaĵon kaj trinkaĵon, ni kalkulas ke kosto estos inter 150mxn kaj 200mxn por ĉiu dependante kiujn trinkaĵojn vi elektos aŭ se entute vi mendas trinkaĵojn.
Ĉu vi volas veni? Ne forgesu ke komencantoj ĉiam estas tre bonvenaj.
Ni atendos vin!
* Organizas: MEF. Respondecas: Víctor Sombra. Bildo: Gabriel Zúñiga.