Select language

Oaĥako

Ĉefurbo de la ŝtato, estas en la regiono de la Centralaj Valoj, alta 1560 metrojn super la nivelo de la oceano, ĝia klimato estas varmeta, kun varmaj someroj kaj pluvas somere kaj komence de aŭtuno.
La nomo de Oaxaca elvenas de la náhuatl-vorto "Huaxyacac", kiu signifas loko de kalabasoj. Estis loĝejo de kulturoj zapoteka kaj mixteka, forigitaj pro la mexika konkero dum la antaŭhispana epoko, post la alveno de hispanoj en 1521, en tiu ĉi loko fondiĝis la Villa de Antequera de Guaxaca, la urban projekton faris en 1529 Alonso García Bravo.
La 10an de oktobro 1872 loka congreso determinis ke en la estonteco la ĉefurbo de la libera kaj suverena ŝtato ricevos la nomon de Oaxaca de Juárez.

Muzeo de kulturoj de Oaxaca

Tiu ĉi ensemblo estas en la eksmonaĥejo de Santo Domingo de Guzmán. Estis konstruita inter la jarcentoj 16ª kaj 17ª en areo je 40,000 kvadrataj metroj, kiel sidejo de la provinco de San Hipóólito "Mártir. Dum la sendependa epoko servis kiel kazerno por la soldatoj.
En 1993 komencis konstrulaboro por ampleksigi kaj rekonstruado de monaĥejo kaj la kortoj por starigi novan historian epokon por tiu ĉi cultura ejo, kiu enhavas 14 ekspozicisalonoj, kiuj oferas vastan arkeologian, historian, etnografian, politikan, religian kaj militan panoramon. Ankaŭ enhavas dek tri interaktivaj salonoj en la antikvaj ĉeloj por novicoj, kie oni prezentas objektojn kaj informon pri la diversaj kulturoj de Oaxaca.

Historia etnobotanika ĝardeno

En malfermita areo en la norda parto de la Kultura Centro en 1993 estis kreata tiu ĉi ĝardeno, tie oni povas havi informon pri botaniko de la diversaj regionij de la ŝtato kaj kolekto de vivantaj specoj kutimaj de Oaxaca.

Arkoj de Xochimilco

Kolonia ejo norde de la urbo, antikva akvodukto de San Felipe, en mallarĝa strato ŝtonkovrita, kiu komunikas la kvartalon Xochimilco; estis konstruita meze de la jarcento 18ª kaj de tiam ĝis 1940 provizis akvon al la ĉefurbo Oaxaca.

Instituto pri artefaritaĵoj de Oaxaca

En ŝtona domo laŭ kolonia tipo, ĉe la numero 809 de la strato García Vigil, estas tiu ĉi institucio ŝtata, kiu apogas kaj enmerkatigas aĵojn prilaboritaj de artistoj de Oaxaca, kaj estas ligilo inter la produktantoj kaj la merkato. Tie oni povas trovi vastan diversecon de artaĵoj el palmo, ligno, ceramiko, metalo, ledo, ŝtono, ktp.

Muzeo de pentristoj

Tiu ĉi muzeo ekspozicias verkojn de elstaraj artistoj de Oaxaca de la jarcento 16ª ĝis la majstroj de la nuna epoko, en konstruaĵo emblema lŭ ĝia historio kaj loko: Av. Independencia 607 apud strato García Vigil.

Antaŭhispana muzeo "Rufino Tamayo"

Antikva "Domo de Villarraza" aŭ "De la lumo" kaj la ŝtata eksarĥivo, kie nuntempe oni ekspozicias 800 artaĵoj de antaŭhispanaj kulturoj, donacitaj de la pentristo Rufino Tamayo en 1974. Lokiĝas en la strato Morelos, numero 503.

Vendejaroj "Benito Juárez Maza" kaj "20ª de novembro"

Ekzemploj de la cultura riĉeco de Oaxaca. Tiuj ĉi vendejaroj oferas barojn tradiciajn kiel diversajn fromaĝojn, saŭcojn, ĉokoladon, tortiliojn, insektojn, fruktajn akvojn kaj glaciaĵojn, ankaŭ diversaj artaĵoj kaj bongusta gastronomio de Oaxaca.

Konstitucia placo

Tiu ĉi spaco enhavas la batantan koron de la urbo. Konsistanta kioskon laŭ franc stilo, verdajn areojn kaj fontojn el ŝtono. Ĉirtakaŭata de restoracioj, trinkejoj kaj kafejaj ĝardenoj estas unu el la plej bonaj punktoj por ĝoji la guston de la ĉefurbo de Oaxaca.

Katedralo

Dediĉita al virgulino de la Asunción. Ĝia konstruado ekis en 1555. Krome de ĝia baroka stilo farita el verda ŝtono, elstariĝas la impona fasado, ankaŭ grava kolekto de pentraĵoj aliĝitaj al la katedrala trezoro ekde komenco de la 18ª jarcento.

Muzeo del palaco, Universum

Antaŭ ne multaj jaroj tiu ĉi estis la oficiala sidejo de la ekzekutiva povo de la ŝtato kaj poste eklokiĝis tie la muzeo Universum kun verkoj kaj ekspozicioj diversaj.
Suprenirante per la ĉefa ŝtuparo prenas la atenton granda murpentraĵo, "Oaxaca en la historio kaj en la mito" farita en 1984 de la pentristo Arturo García Bustos, kaj reprezentas momentojn gravajn de la historio de Oaxaca ekde la antaŭhispana ĝis la nuna epoko.

Albán Monto

Monte Albán - Oaxaca

Fondita en la jaro 500 a.K. troviĝas 10 kilometrojn ekster la ĉefurbo. Ĝi estas la plej grava arkeologia areo de Oaxaca. Inter la ĉefaj strukturoj elstaras temploj, palacoj, pilkludo, adorejoj kaj tomboj. Je la fino de la postklasika periodo (1350-1521 p.K.) la loko estis reuzata de mixteka-popolo por oferi, inter la restaĵoj de zapotekaj temploj kaj palacoj, ofrendaĵojn kaj enterigojn, inter ili rimarkindas la trezoro de la tombo numero 7, kiun oni povas admiri en la muzeo de kulturoj de la centro kultura Santo Domingo.

Santa María el Tule

La ĉefa atrakcio de tiu ĉi popolo je 12 km de la urbo, estas miljaraĝa ahuehuete-arbo, kiu aĝas proksimume dumil jarojn. Ĝi altas 40 metrojn, ĝia perímetro estas 42 metroj kaj pezas proksimume 509 tunojn.

Mitla

Milta - Oaxaca

44 kilometrojn for de la urbo Oaxaca. Tiu ĉi arkeologia areo, kies nomo signifas "Loko de mortintoj" ekis de la jaro 100 a.K. En ĝia rafinita arĥitekturo rimarkindas dekoracio laŭ fretoj. En la ĉirkaŭaĵoj troviĝas artaĵaj vendejaro kaj farejo.

Hierve el agua

Je 75 kilometroj de la urbo Oaxaca. En tiu ĉi natura ejo de la komunumo Sn.Lorenzo Albarradas troviĝas diversaj elfluejoj de karbonata akvo, kiuj similas bolantan akvon. La fluado kaj precipitado de tia ĉi akvo kaŭzas formadon de du ŝtonaj akvofaloj. Ekzistas belega vojo por ŝatantoj de promenoj en natura ejo, ankaŭ turista ejo kun kabanoj, manĝejoj, aŭtomobilejoj kaj naĝejo.

San Bartolo coyotepec

La ĉefa atrakcio de tiu ĉi loĝantaro je 13 km de Oaxaca apud aŭtoŝoseo 175 estas nigra ceramiko, farita per antikvaj teĥnikoj. Ekzistas ankŭ vendejaro de artaĵoj, kie oni povas admiri laboron de artistoj kaj la Populara Arta Muzeo de Oaxaca.
Fonto: turista informilo "Oaxaca: arta kaj kolora festo"
Tradukita de la Hispana al Esperanto de Daniel Moreno Martínez.

Fonto

Folleto turístico "Oaxaca, fiesta de Arte y Color" distribuido gratuitamente por la Secretaría de Turismo del Estado de Oaxaca.

 

Wikipedia