Meksiko estas tre riĉa lando je naturaj rimedoj, ĝi havas pli ol 10.000 km da marbordo, ĝi ankaŭ havas montojn, dezertojn kaj ĝangalojn; Meksiko estas lando de multaj kulturaj tradicioj kaj fama gastronomio. La centro de la Meksika Respubliko havas koloniajn urbojn, ekzemple: Guanajuato, Morelia, Querétaro, Puebla, San Miguel de Allende kaj Taxco. La meksika esperantista komunumo estas tre aktiva, ĉefe en Meksikurbo.
Meksiko havas 132 urbojn nomitajn "magiajn urbojn", la ŝtato Guanajuato havas 11 magiajn urbojn, en la ŝtato Hidalgo estas 9, en Oaxaca estas 6, kaj 4 en San Luis Potosí.

Rondvojaĝoj
Rondvojaĝo estas bonega ebleco konatiĝi kun homoj el aliaj landoj.
Se vi estas el Meksiko, ni invitas vin akcepti eksterlandajn gastojn (vi povas elekti ĉu vi ankaŭ akceptus ilin en via hejmo), ĉu en via domo, ĉu en via klubo, ĉu persone ĉe bierejo. Vi povas akompani la eksterlandan gaston kaj montri vian urbon, vi povas montri vian lernejon aŭ vian firmaon. Estas multaj eblecoj riĉigi vian horizonton kaj ekkoni fremdajn kulturojn.
Se vi estas eksterlandano ni petas vin anonciĝi antaŭe kaj ni provos aranĝi por vi rondvojaĝon. Tiel vi multe pli bone konatiĝas kun nia kulturo. Ni invitas vin al nia bela lando! Pliajn informojn vi trovos ĉe la paĝo: Vizitu Meksikon!
Kontakto: informacion@esperanto-mexico.org
Meksikaj tradicioj kaj kutimoj

En 2012 laŭ la registroj de la Instituto Nacia pri Statistiko, Geografio kaj Informadiko, en la Meksika Respubliko pli ol 80% de la popolo apartenis al katolika religio kaj tiu ĉi festo rilatas, unu flanke, al la aperigo de Virgulino de la “Candelaria” fine de la 14a jarcento en la Kanariaj Insuloj, Hispanio kaj, aliflanke al la naskiĝo de Jesuo, ĉar post la kvardeka tago, Maria kaj José prezentis la ĵus naskitan en la templo de Jerusalemo kaj tie oni purigis la virgulinon Maria. Tiu kvardeko fakte estas en la 2a de februaro kaj en la katolika kalendaro ĝi iĝis la tago de la “Candelaria” kiel memoro de tiu biblia skribaĵo.
En Meksiko la tradicio estas ke tiu(j), kiu(j) trovis la plastan pupon en la reĝa ringkuko** faru feston aŭ kunportu “tamales”1 kaj “atole”2 la 2an de februaro por kundividi kun familianoj, amikoj kaj/aŭ konatuloj. Estas interesa mencii ke ĉi tie kuniĝas la praavaj tradicioj kun la hispana influo, je unu flanko troviĝas la katolika religio, kiu venis ĉi tien el la malnova mondo kaj aliflanke “tamales” kaj “atole”, produktoj, kies bazo estas la maizo, kaj kiuj estis inter la oferaĵoj de la meksikaj pradioj kaj kiuj hodiaŭ estas en la dieto de la meksikanoj.
6an de januaro, tago de la Magaj Reĝoj
Tiu ĉi estas tradicio, kiu rilatas al katolikismo kaj, laŭ la informoj de 2012 de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Geografio (INEGI), iom pli ol 80% de la meksika popolo estas katolika.
Laŭ la historio, la tri magaj reĝoj, devenintaj de Azio, Eŭropo kaj Afriko, estis gvidataj de la stelo de Bet-Leĥemo ĝis la loko, kie troviĝis la ĵus naskiĝinta bebo Jesuo. Celante adoradi al la filo de Dio, Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro, nomoj de la reĝoj, vojaĝis sur ĉevalo, kamelo kaj elefanto kunportante oron, olibanon kaj mirhon por donaci ilin al li.
En Meksiko, kaj en aliaj hispanlingvaj landoj, oni adoptis la celebradon de la Epifanio, t.e. la 6an de januaro, kune kun la tago de la magaj reĝoj.
La tradicio temas pri tio, ke la infanoj skribas leteron al Melkioro, Gasparo kaj Baltazaro petante al ili ludilojn, kiujn ili volus havi. Kelkaj sendas la leteron per normala poŝto, aliaj flugigas ĝin kune kun heliuma balono por ke ĝi atingu la reĝojn, aliaj simple lasas la leteron en siaj ŝuoj la 5an de januaro nokte tiel, kiam la vizitontoj alvenas, ili povas legi ĝin kaj lasi la donacojn.