Enkonduko

Bonvenon al la retpaĝo de Meksika Esperanto-Federacio!!!

Sur la ĝi vi trovos gravajn informojn rilate al Esperanto, al Meksika Esperanto-Federacio (MEF) kaj Meksiko. Se vi estas meksikano aŭ eksterlandano kiu vivas en Meksiko ni petas vin aliĝi, subteni kaj kunlabori kun ni, se vi venas de eksterlando ni petas vin helpi al nia movado finance, morale kaj per kontaktoj kaj uzo de Esperanto. Venu kaj vizitu nin, vizitu la Esperanto-grupojn de Meksiko kaj tiun ĉi belan landon. Ĝi estas unu de la plej kulturriĉaj landoj de la tuta mondo kaj vi miros pri ĝiaj homoj, pri ĝia historio kaj natura beleco.

Sincere;
La teamo de MEF.

Kontaktu nin estraro@esperanto-mexico.org

Okazos KER ekzamenoj en CDMX fine de novembro 2022*

Jes, ja! Ni pretas denove partopreni en la Tutmonda Ekzamena Tago, kiu okazos en diversaj urboj de la mondo fine de novembro ĉijare. Kiel konate tiuj ekzamenoj troviĝas ene de la Komuna Eŭropa Referenckadro.

En la ĉefurbo de Meksiko la homoj havos la eblon ekzameniĝi nur en la skriba parto, do certe kelkaj meksikanoj profitos la okazon akiri tiun internacian, oficialan, rekonan atestilon, kiun ili povos uzi por laboraj aŭ lernejaj kialoj.

Do ni invitas la homojn partopreni kaj en preparkursoj al ekzameniĝo kaj, kompreneble, en la ekzameno mem.

Informoj pri kursoj bv. iri al sekva ligo: Kursoj - KER Ekzameno

Informoj pri ekzamenoj sekvas jene:

Se vi interesiĝas partopreni en KER skriba ekzameno, bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org aŭ faru mem vian aliĝon en la ligo: https://edukado.net/alighilo?id=2022TU-MXME 

Subscribe to Meksika Esperanto-Federacio RSS-fluo