Kial fariĝi membro de Meksika Esperanto-Federacio?
Se vi estas esperantoparolanto kaj vi interesiĝas pri la evoluo de la lingvo ĉar vi pensas ke estas bona alternativo por la komunikado en la mondo. Se vi pensas ke estus bone se pli da personoj uzus ĝin en diversaj landoj. Vi povas kontribui atingi tiun ĉi celon se vi fariĝas membro de Meksika Esperanto Federacio (MEF).
Esti membro de MEF ne estas nur helpi mone, sed esti parto de grupo kiu laboras, kunlaboras, organizas, festas, formas familion kiu celas samajn celojn, la plej grava, disvastigi la lernadon kaj uzon de la Intenacia Lingvo Esperanto.
Ne gravas ĉu vi loĝas en Meksiko, ĉu vi estas meksikano aŭ eksterlandano ĉar la esperanta movado ne havas lingvajn, politikajn aŭ religiajn limojn, ktp.
Meksika Esperanto Federacio, kiel nacia asocio de la Universala Esperanto Asocio, disvastigas, stimulas la evoluon de la lingvo kaj ekzistas danke al la financaj subtenoj de siaj aliĝintoj kaj al la donacoj de aliaj homoj. Ni kore invitas vin aktive partopreni en nia teamo!!!
Kiel vi persone povas profiti la aliĝon al Meksika Esperanto Federacio?
-
Vi povos partopreni je gravaj decidoj ene de la MEF
-
Aliru al kelkaj libroj de MEF dum la malfermaj horaroj
-
Uzu rabatojn por renkontiĝoj, kursoj, atelieroj kaj kongresoj
-
Ĝoju senpagajn aktivecojn por membroj dum la jaro.
-
Ricevu "Renkontiĝan Pasporton"
-
Vi ricevos informojn por membroj de MEF per retadresa grupo de mefanoj. La celo estas ebligi pli bonan komunikadon inter la aliĝantoj.
Nun vi jam scias ke ekzistas multaj kialoj por fariĝi membro de Meksika Esperanto Federacio, ni atendas vian kunlaboron!
Kiom estas la jara kotizo por fariĝi membro de MEF?
Dum januaro de la jaro 2026, la kategorioj estos la sekvanta, kaj ekde februaro ĝis la fino de la jaro 2026 la ununura kategorio estos la kategorio "A)":
A) Normalaj membroj $200.00 (ducent meksikaj pesoj).
B) Studentoj pli junaj ol 25 (inkluzive), kiuj ne havas laborajn enspezojn kun kopio de sia studentidentigilo $100.00 (cent meksikaj pesoj).
C) Infanoj kaj adoleskoj ĝis 15 jaroj (inkluzive): $50.00 (kvindek meksikaj pesoj).
D) Personoj kiuj, kiel unua fojo, partoprenas ĉeestantan kurson por komencantoj instruata de aktiva membro de MEF kaj por homoj, kiuj faris almenaŭ duonon de la virtuala kurso “Duolingo”: $50.00 (kvindek meksikaj pesoj). Tiu ĉi kategorio validas nur por novaj membroj kaj por la kuranta jaro, por la sekvontaj jaroj oni pagos kotizon je kategorio “A” aŭ “B” laŭ ĉiu kazo.
La individua kotizo validas inter la 1a de januaro kaj la 31a de decembro de 2026. Ne pensu plu pri tio, faru vian deponon, helpu la movadon en Meksiko kaj profitu la avantaĝojn kiel aktiva membro de Meksika Esperanto Federacio!
Aliteme ni invitas vin integriĝi ankaŭ al la internacia Esperanto-mondo farante vian (re)aliĝon al Universala Esperanto Asocio. Konu ĝin! Ekzistas diversaj aliĝkategorioj, por havi detalajn informojn bv. skribi al estraro@esperanto-mexico.org Dankon pro via apogo!
Kiel mi pagu la kotizo(j)n?
-
Depono en banko aŭ elektronika ĝiro:
Banko: Santander
"CLABE": 014180140262788253
Kartnumero: 5547182038066820
Kontnumero de Santander: 14026278825
Nomo: Miguel Zúñiga (kasisto)
-
Kontanta mono persone:
Dum renkontiĝoj bv. doni vian kotizon al Miguel Zúñiga aŭ Víctor Sombra.
Kion mi faru post mia(j) kotizpago(j)?
Vi bezonos la dokumentojn "CURP", la pruvilon de via pago, kaj, se eblas, "RFC", bv. plenigi ĉi tiun formularon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfobQXI1XtN3H8oR2RwyXblhkcbvso…
Post tio vi ricevos konfirmon per la retadreso kiun vi registris kaj vi apogos la esperantan movadon en Meksiko kaj helpos la progreson de la Internacia Lingvo Esperanto en la mondo!
Español
Esperanto