Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Zamenhofa tago, konu novan lokon por MEF!

z tago 25

Saluton! 👋

Jen la lasta monato de la jaro🎄 kaj alvenis la tempo por la Zamenhofa Tago! Ni profitos la okazon por renkonti en la loko kiu estos sidejo por MEF, en apartamento en Iztapalapa, Meksikurbo. Ni renkontos dimanĉe, la 14an de decembro.

Jen programeto por la renkontiĝo:

14a-15a h: Manĝo. 🌮

15a-16a h: Babilado kaj tabloludoj ♟️

16a-17a h: Kuko kaj pinjato. 🎂

17:00-17:30 h Ludeto (simila al rapida skapĉambro ⛓️‍💥)

Tuttempe: Aliĝo al MEF por la jaro 2026.

Elektu inter:

Kompleta manĝo:

-Veganaj takoj, akvo, kaj kuko. ($200 meksikaj pesoj por membroj de MEF kaj $250 por ne-membroj)

Nur komplementoj (kunportu vian propran ĉefan manĝon):

-Akvo, kuko ($50 meksikaj pesoj por membroj de MEF kaj $80 por ne-membroj).

Bonvolu konfirmi vian elekton kaj ĉeeston sendante vian tutan nomon kaj foton de via pruvilo de pago al la telefonnumero 55 37 84 24 01 (banko Santander, konto 14026278825 , CLABE 014180140262788253, nome de Miguel Zúñiga, kasisto de MEF) ĝis la 10a de decembro. La adreson vi ricevos post konfirmo📍, ĝi estas atingebla marŝante 25 minutojn ekde la metrostacio Constituyentes, kaj per kelkaj busoj.

Ni festu Zamenhofon, la novan lokon kaj adiaŭu por ĉi tiu jaro, dankon pro via partopreno ĉar tiel Esperanto vivas kaj kreskas 🙏.

Categorías

Renkontiĝo en El Globo. Ni ripetu!

renkontigxo el globo 2025

Saluton! 👋

Alproksimiĝas decembro 🎄, kaj la Zamenhofa Tago, sed antaŭ tiam, danke a la sukceso de la pasinta renkontiĝo, ni revenos al El Globo. Do, se vi en partprenis lastfoje, aŭ ne, venu babili kun niaj amikoj en la bakejo El Globo Revolución 🎈. Ĝi estos bonega okazo por praktiki esperanton kaj ĝoji trankvilan kaj gajan etoson kun afablaj homoj, kiel la pasinta fojo je la komenco de la monato.

Ni renkontiĝos dimanĉe, la 30an de novembro 2025 je la 15a horo ptm 🌞, en El Globo Revolución (Av. Revolución 494, inter Calle 5 kaj Calle 3, kvartalo San Pedro de Los Pinos, Benito Juárez, Meksikurbo; 📍https://maps.app.goo.gl/SxMZy6L2vteYoydv6), ĉe la tabloj, la bakejo troviĝas ekster la metrostacio San Pedro de los Pinos. Bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante mesaĝon al la grupo por renkontiĝoj https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI aŭ skribante mesaĝon al 55 37 84 24 01📞 .

Ni volas vidi vin! ✨

Categorías

Renkontiĝo dum tago de mortintoj

renk tago de mort

Saluton! 👋

Alproksimiĝas la tago de mortintoj 💀, kaj ĉar ĝi estas tre interesa tradicia tago en Meksiko kaj nia urbo, du esperantistaj amikoj akompanos nin, ekde Monterrey kaj ekde Germanio. Do, akompanu nin, oni povos aĉeti panon de mortinto 🏵️ kaj babili kun niaj amikoj el malproksime en la bakejo El Globo Revolución. Ĝi estos bonega okazo por praktiki esperanton kaj ĝoji trankvilan etoson kun afablaj homoj kaj ĝui niajn tradiciojn 🕯️.

Ni renkontiĝos sabate, la 1an de novembro 2025 je la 15a horo ptm 🌞, en El Globo Revolución (Av. Revolución 494, inter Calle 5 kaj Calle 3, kvartalo San Pedro de Los Pinos, Benito Juárez, Meksikurbo; 📍https://maps.app.goo.gl/SxMZy6L2vteYoydv6), ĉe la tabloj, la bakejo troviĝas ekster la metrostacio San Pedro de los Pinos. Bonvolu konfirmi vian ĉeeston skribante al 55 37 84 24 01 aŭ sendante mesaĝon al la grupo por renkontiĝoj https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI 📞 .

Ni volas vidi vin! ✨

Categorías

Serĉludo en Parko

Serĉludo en Parko

Saluton al ĉiuj! 👋

Ni tre volas inviti vin al nia venonta renkontiĝo en Meksikurbo, ni partoprenu en amuza serĉludo tra la parko Parque Bicentenario! 🌳 Ĝi estos bonega okazo por babili, studi Esperanton, ekzerci la korpon kaj menson, kaj ĝui la naturon.

Ni renkontiĝos dimanĉe, la 21-an de septembro 2025 je la 12a horo ptm 🌞, en Parque Bicentenario (Av. 5 de Mayo, Santa Cruz Acayucan, Azcapotzalco, Meksikurbo https://maps.app.goo.gl/puGLMpTCKRYNrA5RA), sub la tegmento kiu troviĝas inter la botanika ĝardeno kaj la metrostacio Refinería. Bonvolu konfirmi vian ĉeeston skribante al 55 37 84 24 01 aŭ sendante mesaĝon al la grupo https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI 📞 .

Ni esperas vian ĉeeston! ✨

Categorías

Paralela Universo 2025 en Metrópoli Patriotismo

pu 2025

Saluton, karaj esperantistoj! 👋

Ni kore invitas vin al kunveno pri Paralelaa Universo 2025 en Meksikurbo, ĉe la komforta Metrópoli Patriotismo! 🏬 Ĝi estos bonega okazo por praktiki Esperanton, babili kun niaj amikoj kaj ĝui la unikan etoson de ĉi tiu komforta loko en bela parto de Meksikurbo. Ne maltrafu ĝin!

Ni renkontiĝos sabate, la 16-an de aŭgusto 2025 je la 12a horo ptm 🌞, en la areo de rapida manĝo, Metrópoli Patriotismo (Patriotismo 229, San Pedro de los Pinos, Benito Juárez, Meksikurbo https://maps.app.goo.gl/ZBYLu51V7osJGcZY8). Bonvolu konfirmi vian ĉeeston skribante al 55 37 84 24 01 aŭ sendante mesaĝon al la grupo https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI 📞 .

Ni esperas vian ĉeeston! ✨

Categorías

Diversa noktmanĝo

imagen azulejos

Saluton, karaj esperantistoj! 👋
Ni kore invitas vin al tre speciala kunveno ĉe la ikoneca Sanborns de los Azulejos! ☕️ Ĝi estos bonega okazo por praktiki Esperanton, renkonti aliajn parolantojn, kaj ĝui la belan arkitekturon kaj la unikan etoson de ĉi tiu historia loko en la koro de Meksikurbo. Ne maltrafu ĝin!
Ni renkontiĝos sabaton, la 28-an de junio 2025 je la 21:00 horo. 🌃
La restoracio troviĝas en Francisco I. Madero 4, Centro Histórico, Cuauhtémoc, Meksikurbo. Se ne estos disponeblaj lokoj, ni translokiĝos al alternativa loko. Bonvolu konfirmi skribante al 55 37 84 24 01 aŭ sendante la mesaĝon al la grupo https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI .
Ni esperas vian ĉeeston! ✨

Categorías

Gufujumado

bildo sekr renk

Bonan tagon! Karaj meksikurbanoj! Estas tempo renkonti denove. Dankon pro via apogo al la Esperanta movado. Ni iom gufujumu: Ni babilu, ludu tabloludojn, ŝakon, videoludojn, vidu filmon. Ĉi tiu estos nia unua renkontiĝo kun nova estraro por MEF, do, venu kaj diru al ni kion vi ŝatus por la venontaj jaroj! Krome, estos sekreta sed amikema afero. Vi povas kunporti manĝaĵon kaj/aŭ trinkaĵon.

📍 Renkontiĝloko: Col. INPI Picos, Iztacalco, Meksikurbo. Tre proksime de la stacio Maguey, de la 9a linio de la trolebuso, proksime de la metrostacio Iztacalco.
📅 Dato: Sabate, la 24-a de majo (tre baldaŭ!)
🕚 Horo: 16:00 h
💰 Kosto: Partopreno estos senpaga. Kunportu ion por manĝi aŭ ludi laŭ viaj ebloj.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston kaj peti la precizan adreson skribante al la WhatsApp-grupo https://chat.whatsapp.com/BCP3oTplrTG5ALdlinz0MI aŭ al la numero 5537842401.

Ni atendas vin por gufujumi!

Categorías

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) invitas ĉiujn homojn kandidatiĝi por havi estraran postenon en MEF dum la periodo 2025-2029.

La postenoj en la MEF-estraro estos:

1. Prezidanto

2. Ĝenerala sekretario

3. Kasisto

4. Membro 1

5. Membro 2

Memorante ke ĉiu estrarano observu kaj plenigu la ĉefajn celojn de la Federacio laŭ ĝia statuto:

a) Disvastigi la scion kaj uzadon de la internacia lingvo esperanto.

b) Konsciigi la homojn pri problemoj, kiuj povus rezulti de la lingva diverseco.

c) Disvastigi la meksikan kulturon en Esperantujo monde.

d) Favori la konon de aliaj kulturoj per esperanto.

e) Instigi inter ĝiaj membroj solidarecajn sentojn al aliaj popoloj.

La proponojn ni ricevos al estraro@esperanto-mexico.org, kie la kandidato indikos:

• Persona(j)n nomo(j)n

• Familia(j)n nomo(j)n

• Naskiĝdaton

• Okupiĝon / profesion

• Kompletan adreson

• Telefonnumeron

• Daton de esperantistiĝo

• Jaron de unua aliĝo al MEF

• Postenon celatan

Krome la kandidato verku mallongan eseon en esperanto, je ne pli ol 200 vortoj, pri kial indas esti elektata kiel estrarano.

Rajtas kandidatiĝi kaj baloti nur aktivaj membroj de la asocio, kies minimuma aĝo estas 18. Por aliĝi al Meksika Esperanto Federacio, vi devas pagi la jaran kotizon. La pagota kvanto dependas de la kategorio, en kiu vi troviĝas, informojn pri tio estas ĉe: https://esperanto-mexico.org/eo/membreco

La balotoj kaj elekto de la nova estraro estos dum la 15a Meksika Esperanto-Kongreso, kaj la Ĝenerala Asembleo de la Asocio, kiu okazos inter la 17a kaj 20a de aprilo en Guadalajara, Meksiko.

https://onedrive.live.com/?redeem=aHR0cHM6Ly8xZHJ2Lm1zL2IvYy8xZDM2ZGQ4M…

La fina dato por ricevi la informojn pri la kandidatoj estas la 24an de marto 2025.

Atente,

La Estraro de Meksika Esperanto Federacio.

En la Ĉefurbo de Meksiko, la 24a de februaro 2025.

Categorías