
Por daŭrigi la laboron komencita de internaciaj esperantaj asocioj, UEA-TEJO-KEL, kaj kun la celo apogi meksikanojn daŭrigi la lernadon de Esperanto kaj integri sin al la movado, Meksika Esperanto Federacio (MEF) invitas vin aliĝi al virtuala kurso, kiu helpos la partoprenantojn plifirmigi konojn pri la lingvo, tiel ke je la fino oni havos la eblon aliĝi kaj trapasi KER-ekzamenon en la nivelo B1, okazonta en Meksiko fine de novembro.
Ni havos du grupojn kun limigita kvanto da gelernantoj.
Grupo 1:
De la 24an de septembro ĝis la 26a de novembro 2020.
Lunde kaj ĵaude inter la 18a kaj 19ah.
Grupo 2:
De la 25an de septembro ĝis la 27a de novembro 2020.
Merkrede kaj vendrede inter la 17a kaj 18ah.
Daŭrigo de la kurso: 19horojn, dufoje semajne dum du monatoj.
Homoj, kiuj partoprenos almenaŭ en 75% de la klasoj ricevos atestilon kadre de MEF.
Kotizo por partopreni en la kurso estas 250.00 meksikaj pesoj kaj tio inkluzivos;
a) virtualan kurson kaj
b) membrecon al Meksika Esperanto Federacio por la jaro 2021.
Se en la momento de la kunvoko al kurso, vi jam estas membro de MEF por 2021, via kursaliĝo kostos nur 100 meksikajn pesojn.
Aliĝilon vi trovos ĉe la sekva ligo, kie estas informoj pri kiel vi povos pagi vian kotizon: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSexzNi2-ghc3DhyxVCAjuFVgJeCYIIe54wCuoMr7gLVq448hQ/viewform?fbclid=IwAR1aeyQfyTgF_onSsZ-Z7eWw5HIDKglMDRQVxjhpEcS9JoNoGK02U_4B-Do
Ĉu duboj, demandoj? Skribu al estraro@esperanto-mexico.org
Bv. atenti ke speciale estos bonvenaj tiuj homoj, kiuj ĵus finis la kurson organizita de UEA-TEJO-KEL, tamen ni ĝoje ankaŭ akceptos meksikanojn, kiuj havas bezonatan nivelon (A2-B1) sendepende de kiel ili lernis Esperanton.
Do, rapidiĝu! La limdato por plenigi aliĝilon kaj pagi kotizon estas marde, la 22an de septembro.
* Organizas: Meksika Esperanto Federacio.