Select language

Kurso por “komencintoj” nivelo A2-B1 en Distrito Federal*

Buso meksikurbo

Por vi, kiu jam havas bazajn konojn de Esperanto sed volas plibonigi ilin, ni invitas vin partopreni tiun ĉi kurson, kiu celas ĉefe helpi la homojn havi pli da memfido en la parolado kaj tiel uzi pli efike la lingvon, ekzemple dum la 13a Meksika Esperanto-Kongreso, kiu okazos venontan novembron.

Dato: de la 17a de septiembro ĝis la 29a de novembro

Horaro: Mardojn inter la 17ª kaj 20a hr.

Instruejo: Espacio de Arte y Cultura Alebrije

Kosto $1200.00 (mil ducent meksikajn pesojn)

La kurso inkluzivas:

  • Ĉeestantajn klasojn,
  • atestilon pro partopreno.

Estos rabato je $200.00 por tiuj, kiuj pagos plej malfrue la 16a de septembro.

Se vi interesiĝas bv. kontakti al Gabriel Jiménez, voku al poŝtelefono 5523256667 aŭ skribu al gaboremi.joss@gmail.com

* Sur la foto ni vidas buson, kiu iras al Esperanto-strato en Varsovio, vi ankau havas la eblon preni buson, kiu kondukos vin al Esperantujo per la helpo de lernado!

Categorías