Select language

Novaĵoj / Eventoj

Kaj aliaj retafiŝoj rilate al nia komunumo

Kuba Esperanto-Renkontiĝo 2013*

Kuba Esperanto Asocio invitas vin partopreni en interesa aranĝo, kiu okazos inter la 13a kaj 17a de marto 2013 en feriejo “Los Cocos”, kiu estas en Playa Jibacoa. Legu parton de la programo kaj vi rimarkos kial indas ĉeesti!

La programo:

  • Kunsido de la Komitato de KEA; 
  • klerigaj aranĝoj (kursoj, seminarioj, ekzamenoj);
  • distraj aranĝoj (ekskursoj, ludoj, filmoj, konkursoj, danco-kursoj);
  • aktivulaj seminarioj (informado, financo, junularo);
  • fakaj aranĝoj (kunsidoj, prelegoj);
  • sportaj aranĝoj (volejbalo, futbalo, pedalboata konkurso, k.m.a.);
  • artaj aranĝoj (koncertoj, teatraĵoj);
  • diskoteko kaj ĉiutaga radioelsendo.

Krome via persona kontribuo certe ne rajtas manki en ĝi. Legu pli pri la evento en la aldonaĵo kaj planu vian partoprenon!

* Informoj ricevita al retadreso de MEF kadre de la organizantoj.

 

Categorías

Renkontiĝo en Distrito Federal, 26an de januaro je la 13a h.

Meksika Esperanto Federacio invitas vin al ia venonta renkontiĝo, kiu okazos la sekvan sabaton, la 26an de januaro je la 13a h. en la restoracio “Don Melchor”, kiu troviĝas en Plaza Melchor Ocampo #12 esq. Rio Nazas, Col. Cuauhtémoc, México D.FDon Melchor troviĝas relative proksime de la “Diana Cazadora”, la plej proksima metrostacio estas “Sevilla”, linio 1, kiu veturas de Observatorio al Pantitlán.

Praktiku Esperanton, renkontu geamikojn!!!! Eble akompanos nin Esperantoparolantoj, kiuj venas el Brazilo kaj Germanio.

Kiel ĉiam ĉiu pagos siajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, la manĝo estas bonkvalita kaj ne multekosta. Kompleta manĝo kostas ĉ. $60.00 (meksikajn pesojn).

Ĉu demandoj? Skribu al informacion@esperanto-mexico.org , konfirmu vian ĉeeston en la retpaĝo de MEF ĉe Facebook kaj memoru ke tiam vi havos ankoraŭ la ŝancon (re)membriĝi al MEF havante 10% da rabato, Profitu!!!

Categorías

Alvoko al konkurso por dezajni logoon kaj afiŝon de la 13a Meksika Esperanto-Kongreso

Meksika Esperanto-Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato de la 13a Meksika Esperanto-Kongreso (13a MEK) invitas ĉiujn personojn meksikajn kaj eksterlandajn konkursi por dezajni kaj la emblemon kaj la afiŝon de la 13a MEK laŭ la subaj reguloj:

LA EMBLEMO

  • La emblemo esprimu iel Meksikon, Esperanton kaj la temon de la kongreso, kiu estas “AGADOJ POR PLI BONA MONDO”.
  • Ĝi ne havu kopirajtitajn elementojn.
  • Ĝin liveru en formato TIFF, JPEG aŭ PNG (alta rezolucio).

LA AFIŜO

  • Ĝi enhavu la sekvajn skribajn informojn:
  1. Ĉefan organizanton (Meksika Esperanto Federacio),
  2. kongresejon (Bv. lasi spacon, baldaŭ ni havos la informon),
  3. kongresurbon (Ĉefurbo de Meksiko),
  4. daton (15a-18a de novembro 2013),
  5. kongresan temon (“Agadoj por pli bona mondo”),
  6. retpaĝon de MEF (www.esperanto-mexico.org),
  7. etajn informojn pri programo (prelegoj, labortabloj, kursoj, distra programo).
  • Ie lasu etan spacon por inkludi la emblemon gajnonta.
  • Ĝi enhavu bildajn elementojn rilatitaj al Esperanto, la ĉefurbo de Meksiko kaj la kongresa temo.
  • Konsideru ke por la presado, ĝi estos 43.18 X 27.94 centimetrojn granda, tiu estas la formato “tabloid
  • Ĝi ne havu kopirajtitajn elementojn.
  • Ĝin liveru en formato TIFF, JPEG aŭ PNG (alta rezolucio).

  PREMIO

La premio por la dezajnogajnontoj estos simbola, tamen grava pro la signifo de kunlaboro kaj integriĝo de homoj al la movado. La premio ne estas transdonebla kaj ne eblas ŝanĝi ĝin klontraŭ mono. Ĝi konsistos je:

  • Senkosta partopreno en la 13a MEK.
  • Materialon de la libroservo de MEF, kun valoro ĝis sescent meksikaj pesoj.
  • Kroma publika rekono esti la dezajninto de la emblemo kaj / aŭ la kongresa afiŝo.

RIMARKOJ:

  • Dekomence la afiŝo estu nur Esperante, sed se la gajnonto estas hispanparolanto, li /ŝi faros ankaŭ la hispanan version post la informo ke li / ŝi gajnis.
  • Unu persono povas konkursi dezajnante kaj la emblemon kaj la afiŝon.
  • La dezajnoj estos ricevataj ĝis la 15a de marto al la sekva retadreso konkurso13aMEK@esperanto-mexico.org . Bv. inkludi personajn informojn:
  1. kompletan nomon,
  2. aĝon,
  3. naciecon,
  4. kontaktinformojn (retadreson / telefonnumeron),
  5. ĉu esperantoparolanto?
  6. etan priskribon de la dezajno.
  • La dezajnoj gajnintaj apartenos al Meksika Esperanto-Federacio kaj ne eblos ilin uzi por aliaj kaŭzoj sen permeso de la estraro de la asocio.
  • La  nomojn kaj datumojn de la konkursantoj nur konos Mallely Martínez Mateos, prez. de MEF, kiu ne rajtas informi pri ili al la aliaj membroj de la ĵurio.

  ĴURIO

La ĵurio konsistos je:

  • du profesiaj dezajnistoj,
  • du elstaraj eksterlandaj Esperantistoj elektitaj de la MEF-estraro,
  • du membroj, kiuj en la lastaj kvin jaroj estis membroj de MEF,
  • la Loka Kongresa Komitato kaj,
  • la estraro de Meksika Esperanto Federacio, escepte de Mallely Martínez M., kiu kolektos la dezajnojn.

REZULTOJ

  • La rezultojn ni publikos je la 24a de marto 2013 en la retpaĝo de Meksika Esperanto Federacio.
Categorías

La 13a Meksika Esperanto-Kongreso okazos novembre en la Ĉefurbo de la lando

En la 12a Meksika Esperanto-Kongreso (MEK) okazinta en Querétaro, la ĝenerala asembleo decidis ke la sekva nacia kongreso estos en la Ĉefurbo de la lando. En pasintaj semajnoj la estraro de Meksika Esperanto Federacio kaj la Loka Kongresa Komitato eklaboris pri ĝia organizado: la temo kaj dato estas deciditaj.

Komencu plani vian partoprenon en la 13a MEK, kies ĝenerala temo estas: "AGADOJ POR PLI BONA MONDO", ĝi okazos inter la 15a kaj la 18a de novembro ĉijare.

Estonte ni publikos pli da informoj pri la evento en la menuero "naciaj renkontiĝoj"

Categorías

Kurso en Tecámac, nivelo B1 laŭ KER, komenciĝos la 22an de januaro

Vi, kiu jam havas bazajn konojn pri la Internacia Lingvo kaj volas plibonigi ilin, partoprenu en la E-kurso, nivelo B1 laŭ KER, kiu ekos marde la 22an de januaro.

Kiam: ĉiujn mardojn de la 19a ĝis la 21a h.

Kie: en la subsidejo de MEF, kiu troviĝas en Tecámac, Estado de México.

Daŭro: 28 horojn.

Instruisto: Mallely Martínez M., prez. de MEF

Pro praktikaj kialoj ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn.

Por pli da informoj, bv. skribi al tecamac@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono (044) 5514753963

Categorías

Kurso en Tecámac, nivelo B1 laŭ KER, komenciĝos la 22an de januaro

Vi, kiu jam havas bazajn konojn pri la Internacia Lingvo kaj volas plibonigi ilin, partoprenu en la E-kurso, nivelo B1 laŭ KER, kiu ekos marde la 22an de januaro.

Kiam: ĉiujn mardojn de la 19a ĝis la 21a h.

Kie: en la subsidejo de MEF, kiu troviĝas en Tecámac, Estado de México.

Daŭro: 24 horojn.

Instruisto: Mallely Martínez M., prez. de MEF

La grupo estos malgranda, pro praktikaj kialoj ni ne akceptos pli ol 8 gelernantojn.

Por pli da informoj, bv. skribi al tecamac@esperanto-mexico.org aŭ voku al poŝtelefono (044) 5514753963

Categorías

Dankon pro via apogo kaj Feliĉan jaron 2013!!!

Meksika Espereranto Federacio dankas vin pro via apogo dum 2012 kaj esperas ke ni havos same bonan teamon por la venonta jaro, ke ni kune atingu bonajn rezultojn pere de laboro kaj kunlaboro.

Por via persona vivo ni deziras ke vi havu feliĉon, amon, sanon, monon, paciencon, toleremon, komprenemon, inteligentecon kaj multan emon por realigi viajn dezirojn… Feliĉan novan jaron!

Categorías